lunedì 9 giugno 2008

ALITALIA: tipa itala afero

riassunto italiano: qualche considerazione sull'affare Alitalia, gestito all'italiana.

English summary: some considerations on the
Alitalia affair, managed in the Italian way

Mi neniam flugis per Alitalia. Ekde kiam mi legis pri striko kontrau iu krizo, mi decidis fidi je pli seriozaj kompanioj. Alitalia tute ne estas fidinda, ĉar mastrumata je la itala maniero. Tro da nelaboremaj homoj, tro da homoj por la taskoj. Kompanio parazita, grandega foirbudo por amikoj de amikoj. Finfine la ludo rompiĝis kaj evidentiĝis ke ne plu eblas daurigi tiel.
Dum iom da tempo estis propono de AirFrance, serioza flugkompanio kiu tutcerte estus portinta bonajn strukturajn modifojn. Tamen, pro oportuneco dum elektokampanjo fare de stultaj politikistoj, plus la abnormaj petoj de la sindakatoj (la samaj kiuj sukcesis ne maldungigi piloton kiu dum malsanperiodo flugis por aliaj flugkompanioj), AirFrance forfuĝis el la itala infero.
Kompreneble, tuj post la anonco ke ili ne plu estas interesitaj acheti Alitalia-n, la titolo de AirFrance en borso subite plialtiĝis. Estas tute evidenta afero ke enmiksiĝi en italaj aferoj nur estas danĝera kaj problemoplena.
Do, la plej natura solvo estus lasi Alitalia-n mortiĝi. Neniu ploros pro ĝi. Sed ni estas en Italio... La samaj politikistoj donis al la kompanio amason da mono por ke ĝi vivu iom pli dum oni serĉu alian aĉetanton (kiu fakte devintus jam ekzisti...). Mono forĵetita!
Unue, oni diris ke tiu mono estos repagita de la aĉetonto. Poste, oni ŝanĝis ĝin kaj la mono tute ne estos redonita. La italoj ĵus pagis centojn da milionoj (en euroj!) nur por plilongigi la vivon de mortiĝanta parasito dum kelkaj pliaj monatoj.
Kaj ĉiuj ĉi aferoj okazis en Europo, kiu tute malaprobis la donacon de la mono kaj jam faris oficialan reklamon. Tute absurdas ke nia registaro ne kapablas agi malkiel italoj...